Archivi tag: mi-monde

Aŭroras bril’ kaj ruĝ’ surhorizontas.

  Aŭroras bril’ kaj ruĝ’ surhorizontas. Tagkomenco denovas. Kamparfone la urbmasiv’ ekzumas dampitsone. Glaŭka nebulfaden’ kampojn transpontas. Muskol-dolor’ kaj ostogrinco spitas mian somnolon, mian frumatenon aĉigas kapdoloro, mi malbenon fian elraŭkas…  pene mi delitas. Ĉe milda mateniĝ’ kamparetosa mi, sentkontraste, … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Se la eterna viv’ estas kontemplo

  Se la eterna viv’ estas kontemplo beata  de l’ Difajro lumobrila, gvatad’ sentempa, daŭra lumotrempo kaj ĉiama ekstazo menstrankvila, tiam ĉi tagopezo maljunula estu kurtdaŭra  strebo ĉe l’ aspiro al Tiu senkonsuma fajr’ senbrula, Kiun alspekti estas mensomiro. De … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Ho, ĉarma luno, kiel vi solira,

Ho,  ĉarma luno, kiel vi solira, paltrajta kaj indiferenta glitas super ĉi tera vivo kaj malmira senperturbas kaj  homklopodojn spitas? Ho, pala luno, kial vi arĝenta kaj frida mutvizaĝe drivas super niaj suferoj kaj sensenta tra l’ jarmiloj homfatojn pretervivas? … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Grizablankaj, lanugaj nubflokoj

Grizablankaj, lanugaj nubflokoj velas tra l’ seren’  al kiu celo? La vent’ misforme ilin pel’ post pelo disblovas en  pluvegon trans la rokoj tur-staraj horizonte…Ja tielas ribelo kumulus-tumulta, stresa, oldule splena, kiu min muelas… Mia jaroza memo multagresa. La fortelĉerpaj … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Dum ĉi sunoraj tagoj de oktobro

Dum ĉi sunoraj tagoj de oktobro repensas mi kun iom da korveo al la junsparkaj emoj de l’ paseo masoni amon, foli en malsobro de l’ sentoj kaj pasioj. Sed pereo eĉ junon kaptas: mortis vi, mi restis. Forfluis jaroj, … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Subite, noktprofunde, strig’ ulula

Subite, noktprofunde, strig’ ulula min ŝiras veke en inkubo-plekto… Ĉi nokta kantobirdo mornrukula estas de mia prema sonĝ’ reflekto. Inkubis sonĝe lia plorsingulto, la antaŭmorta spir’, lia teruro, lia morthor’, la sombro de l’ sepulto kaj ĉi soleca mia vivo-kuro. … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Tiu tempo ŝatata estis ombra

Tiu tempo ŝatata estis ombra fadeno sur padlarĝo, kie luno arĝentis, tintis via tondra rido el perloj, sin vualis juno via glorkanta. Trans la ĝardenmuro apenaŭ glaŭkis silueto sombra, mi ekdivenis vian gestospuron baldaŭ vanuan al la nigro tomba. Nun … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Dum sidas mi moroza, pensodrona

Dum sidas mi moroza, pensodrona absorbe en medit’ pri l’into fuĝa, helas kaj bruas vivotag’ gajsona aŭ ĉi kaj tie fluas sango ruĝa. pro hat’, militoj, aĉaj murdatencoj, teroro kamikaza, bomb’ usona… Ĉies laŭdo al bon’…:  ja nur intencoj, politikista … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Krepusko oras ruĝe.

Krepusko oras ruĝe. Nubaj flokoj forvelas transkolore. Flugojn plektas lastaj hirundoj. Gajaj pepovokoj rapide ilin nesten aldirektas. Ĉe mia kampardom’ la ekvespero mildsona kaj parfuma min infektas je sombra nostalgi’ kaj senespero… kaj mian vivomornon ekreflektas. Sinkis la jun’, estingis … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Nepeto Luko la portreton

  Nepeto Luko la portreton de l’ avo, mian bildon skizas. Ŝajne mia vizaĝ’ ekkrizas: jen kurbon, strekon kaj streketon li haste, sage perkrajonas… Frunton faltozan, mentonbreton tordan…okulkavaĵoj fonas ĉe naz’ Pinokja… Jen bildpreton! Trajt-kadukiĝo tre imponas… Ĉu mi maljunas … Continua a leggere

Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento