Archivi tag: interspace

Aŭskultos mi dum noktoj lunoplenaj

Aŭskultos mi dum noktoj lunoplenaj la ondobatojn kontraŭ mensorifoj kaj akvolirli ĉirkaŭ seksoklifoj kaj voĉas miaj pensoj vivosplenaj flugantaj for al tiuj senkomprenaj voluptoj niaj. Kiaj vojmodifoj jam restas mensebene? Hieroglifoj mistere nenidiraj, vivosenaj estas ĉi bildmesaĝoj miamense, kiuj  la … Continua a leggere

Pubblicato in Interspace | Contrassegnato , , , , , , , | Lascia un commento

Al ferio ĉiuj, ĉio

Al ferio ĉiuj, ĉio strebas ĝojsopire. Urbobruon kaj enuon lasas ni suspire.   Tagrutinan, tedinklinan profesilaboron ni forlasu kaj nin kaŝu en ferifavoron!   El uzinoj, el kantinoj la laboristaro kuras fuĝe, sin rifuĝe al la blua maro.   La … Continua a leggere

Pubblicato in Interspace | Contrassegnato , , , , , , , | Lascia un commento

Sur plaĝo sunumantoj

Sur plaĝo sunumantoj gaje koloras – mortliton mi memoras.   Tra l’ nokto nigre-blua stelglimo vostas – pinĉas sopir’ sinua.   Nepra ĉe-fonas Morto. Mem’ absolutas: buntas vivsorto.   Ĉi senreviĝo mensa la tempon vipas. Vibras amriĉo.                                                       05junio 1993

Pubblicato in Interspace | Contrassegnato , , , , , , , | Lascia un commento

En ĉiela nokturno steloglime

I. En ĉiela nokturno steloglime okulumas mil astroj kaj nin spitas, ni efemeroj, kies vivoj glitas al estingiĝo  certa kosmolime. Ili plu rotacios ekstertime eĉ kiam nia mondo frakasitas, ĉar homa kono mave alincitas al memdetru’ homgentojn  prakutime. Post kiam … Continua a leggere

Pubblicato in Interspace | Contrassegnato , , , , , , , | Lascia un commento

Vibro sonora

  Vibro sonora de l’ kosmobat’ unua. Vivpulso plua.   Sur ŝton’ etruska rostas la sun’ jarmilojn. Solec’  embuska.   Tra l’ kverko knara kuras ventblovo krude – Morthor’ konklude.                                        06apr1993

Pubblicato in Interspace | Contrassegnato , , , , , , , | Lascia un commento

Ĉiujn siajn perfidojn perdis trompo

Ĉiujn siajn perfidojn perdis trompo kaj la videblon perdis ĉi okuloj, sin la vortoj alternas kun la bruloj de l’ silento  kaj pensoj en sin-rompo rotacias. Eliras en glorpompo el la profundoj de la temporuloj via figuro, preter mil stimuloj … Continua a leggere

Pubblicato in Interspace | Contrassegnato , , , , , , , | Lascia un commento

Futbal’ ekscitas

Futbal’ ekscitas dimanĉan junularon. Morto subitas.   Sur heĝo pruna birdara trilkoncerto – solcec’ maljuna.   Futbalo-ludo hordojn ekscitas lukte – dimanĉaltrudo.                                       21febr1993     Volbas velaro sur vasta marveluro: venka vetkuro.   Post fastoj: festo, vivkrudo kaj kortremo. … Continua a leggere

Pubblicato in Interspace | Contrassegnato , , , , , , , | Lascia un commento