Aŭroras bril’ kaj ruĝ’ surhorizontas.

 
Aŭroras bril’ kaj ruĝ’ surhorizontas.
Tagkomenco denovas. Kamparfone
la urbmasiv’ ekzumas dampitsone.
Glaŭka nebulfaden’ kampojn transpontas.
Muskol-dolor’ kaj ostogrinco spitas
mian somnolon, mian frumatenon
aĉigas kapdoloro, mi malbenon
fian elraŭkas…  pene mi delitas.
Ĉe milda mateniĝ’ kamparetosa
mi, sentkontraste, per mantrem’ kafumas,
paŝtrenas miajn feblojn, grumble zumas…
Kor’ estas martelbato surambosa.
Remateniĝ’. Oldiĝo plu intensas,
senhaltas kadukiĝ’, malviglo sensas…
                                       09decembro2005
Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Se la eterna viv’ estas kontemplo

 
Se la eterna viv’ estas kontemplo
beata  de l’ Difajro lumobrila,
gvatad’ sentempa, daŭra lumotrempo
kaj ĉiama ekstazo menstrankvila,
tiam ĉi tagopezo maljunula
estu kurtdaŭra  strebo ĉe l’ aspiro
al Tiu senkonsuma fajr’ senbrula,
Kiun alspekti estas mensomiro.
De mia konsumita viv’ nur rubo
postrestis. Ĉu troveblas jam ekzemplo
iel edifa?  Apenaŭas dubo,
ke viv’ pasinta estas  ruintemplo
forgesotrempa kaj trudherb-kovrita.
Ĉu iam veris teredeno mita?
                                   28novembro2005
Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Ho, ĉarma luno, kiel vi solira,

Ho,  ĉarma luno, kiel vi solira,
paltrajta kaj indiferenta glitas
super ĉi tera vivo kaj malmira
senperturbas kaj  homklopodojn spitas?
Ho, pala luno, kial vi arĝenta
kaj frida mutvizaĝe drivas
super niaj suferoj kaj sensenta
tra l’ jarmiloj homfatojn pretervivas?
Ho, ĉasta luno, kial vi sentfrida
kaj silenta prigvatas homvoluptojn,
homamojn kaj amorojn kaj koruptojn
kaj restas senkoncerne plu volbsida?
Ho, luno pala, ĉarma, ĉasta
ĉu baldaŭ vin rigardos homo lasta?
                                         23novembro2005
Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Grizablankaj, lanugaj nubflokoj

Grizablankaj, lanugaj nubflokoj
velas tra l’ seren’  al kiu celo?
La vent’ misforme ilin pel’ post pelo
disblovas en  pluvegon trans la rokoj
tur-staraj horizonte…Ja tielas
ribelo kumulus-tumulta, stresa,
oldule splena, kiu min muelas…
Mia jaroza memo multagresa.
La fortelĉerpaj streboj de la juno
fincelis nulen, kvazaŭ nubdissolvo.
Kaj desapont’ amara de la nuno
memon patinas per senpov’ kaj polvo…
Nek siroko, nek grajg’ aŭ tramontano
min,  oldan,  puŝos re al strebelano.
                                          04novembro 2005
Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Dum ĉi sunoraj tagoj de oktobro

Dum ĉi sunoraj tagoj de oktobro
repensas mi kun iom da korveo
al la junsparkaj emoj de l’ paseo
masoni amon, foli en malsobro
de l’ sentoj kaj pasioj. Sed pereo
eĉ junon kaptas: mortis vi, mi restis.
Forfluis jaroj, solon mi eknestis,
oldaĝo jen kunulas kun ag-neo.
Nur kadukula pigro ‘stas kompano
de l’ tagorozario tedokova:
morozo kaj acido sentomova
kuniras ĉe l’ taghoroj, man-en-mano.
En kio kuŝas la bonŝanc ’de l’ vivo?
Ĉe  frua morto aŭ ĉe l’efektivo?
                                               27oktobro 2005
Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Subite, noktprofunde, strig’ ulula

Subite, noktprofunde, strig’ ulula
min ŝiras veke en inkubo-plekto…
Ĉi nokta kantobirdo mornrukula
estas de mia prema sonĝ’ reflekto.
Inkubis sonĝe lia plorsingulto,
la antaŭmorta spir’, lia teruro,
lia morthor’, la sombro de l’ sepulto
kaj ĉi soleca mia vivo-kuro.
Tristas,  kiel la sombra kant’ de strigo,
ĉi sonĝa rememoro, kaj repensi
pri nia tempo kuna, ho amiko.
Ĉu povos preter Morto plu intensi
mia obstin’ memori pri ĉi ligo
de nia am’, kaj tion plu incensi?
                                                24oktobro2005
Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento

Tiu tempo ŝatata estis ombra

Tiu tempo ŝatata estis ombra
fadeno sur padlarĝo, kie luno
arĝentis, tintis via tondra
rido el perloj, sin vualis juno
via glorkanta. Trans la ĝardenmuro
apenaŭ glaŭkis silueto sombra,
mi ekdivenis vian gestospuron
baldaŭ vanuan al la nigro tomba.
Nun mia man’ surherbas padorande,
kie ni kuŝis en amkun’ komplica…
Renoktas lune kaj mi oldul-lante
vojas al fina renkontiĝ’ delica…
Ĉu ardos re ĉi amo, se l’ postvivo
iel realos preter ajn fiktivo?
                                                     21oktobro2005
 
Pubblicato in Mi-Monde | Contrassegnato , , , , , , | Lascia un commento